*Al la c^ef pag^o

Gratulmesag^oj el la mondo
Koran dankon


"Noebov Saidnabi" <vitcon@cada.tajik.net>  
Fri, 29 Oct 2004 15:41:19 +0500
Re: [tagxikaj-esperantistoj]

Saluton estimataj samideanoj!
Ni Taghikaj Esperantistoj gratulas Vin okaze de malfermado de societo kaj
Ni deziras al Vi cxion la plej BONAN.

Samideane,Saidnabi S. Firdaus Sh. Sohrob L. Vajsidin Kh. ktp.


"Andrzej.Marszalkowski" <Andrzej.Marszalkowski@wp.pl>  
Tue, 5 Oct 2004 16:12:39 +0200
Gratulojn por Via nova asocio!
Mi volonte korespondos kun iu afganino.
Agxo ne gravas.

Andreo el Pollando


"DENIS ARISTIDES CALDAS CONRADO" <denis@hiphop.ufla.br>  
El Brazilo!!!
Mon, 4 Oct 2004 11:55:35 -0100
urbo: Lavras, provinco: Minas-Gxerajso
Miaj karegaj samideanoj, estas kun granda plezuro ke mi vidis la novajxon pri esperanto en Afganio.
Mi studas arbaran ingxenierio kaj, nokte, laboras kiel pican doniston per mopedo.
Mi ankaux estas agrikultura teknikisto. Cxu Vi volus korespondi kun mi, gxi estas granda plezureco!
Bonan Sukceson kaj Sanon al Vi kaj Vian familion.
Alah(Dio) benu Vin!!!
Cxirkauxbrakojn el Brazilo. Frate, frauxlo Denis.


"RoSar" <rosar@fibertel.com.ar>  
Re: Salutojn el BUENOS AIRES - ARGENTINO
Mon, 4 Oct 2004 00:05:05 -0300
Ho, ja...
kompreneble mi tre shatus vojaghi
al Afganio...Mi atendos...iam finighos la era de Bush

kaj de la imperiistoj...
do ni vojaghos libere kaj vi ankau vizitos nian landon...
 
Bonfartu kaj estu felichaj kun la beno de Allah!
 
ghis
RoSartor

"Mine Yositaka" <mine.yositaka@nifty.ne.jp>  
Re: Esperantajxojn al Kabulo. Kiu povas helpi?
Sun, 3 Oct 2004 22:42:42 +0900
Estimataj samideanoj, Mi ricevis jenan mesagxon de s-ro Renato Corsetti.
Mi estas gxenerala direktoro de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj/KLEG en Osaka, Japanio, kaj elkore gratulas starton de via agado kaj deziras sukceson de via klopodado.

Nu, nia ligo dauxrigas kampanjon donaci esperantlingvajn librojn al tiuj grupoj kaj bibliotekoj, por kiuj estas malfacie acxeti librojn el aliaj landoj.
Do, nia ligo donacos dudekon da librojn al via biblioteko.
Cxu vi bonorde ricevos pakajxon de libroj el Japanio per ordinara posxto senregistrite, aux ni devos sendi per registrita posxto?

Kun antauxdankoj por via respondo kaj amikaj salutoj,
(s-ro) MINE Yositaka Gxenerala Direktoro de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj/KLEG




"Gilberto Matias Ruffato" <gmruffato@uol.com.br>  
saluton kaj gratulon al vi cxiuj!
Sun, 3 Oct 2004 22:30:13 -0300
saluton al cxiuj! mi estas Gilberto (Jxilberto-prononce) el brazilo!
mi vivas en la suda parto de brazilo! mia urbo nomigxas Chapeco (Cxapeko).
kore mi felicxas pri via organizo!
Gratulon kaj dauxrigu kun vian movadon! mi vere felicxas pri tiu afero.
Gratulon ankaux al universitato-kabul!
bone! mi atendas vian respondon!
kaj poste mi deziras reskribi kaj koni plu de vi, de via lando, de via universitato kaj de la personoj de via Afgana Amika Asocio de Esperanto-Movado!
Gxis poste!
Gilberto.

"Jairo" <jairoad@ig.com.br>  
Re: Jxajro el Brazilo
Sun, 03 Oct 2004 14:22:49 -0300
Oh gekaruloj!!!!!

Mi tre dankas vian inviton!! Sed mi bedauxras, ke mia ekonoma situacio ne estas mirinda. Kabul estas tre malproksima de mia urbo San Pauxlo (sudameriko) sed estu certa ke vi gajnis plus unu disvastigando de via laboro en tiu cxi parto de la terglobo.

Ricevu vin mian deziron de plena sukceso!!!!! Kaj kiam mi venkis en tiu cxi kapitalacxa brazila sistemo vi tuj scios.

Kore via:

Jxajro

"Marcelo Casartelli" <casartellim@uolsinectis.com.ar>  
Gratulon!.
Karaj amikoj:
                    Okaze de la fondajxo de la "Afgana Amerika Asocio de Esperanto-Movado", mi gratulas vin kaj deziras al vi grandan sukceson. Mi informas al vi pri mia reta Kurso de Esperanto (http://www.institutoesperanto.com.ar), kiu havas version en 7 lingvoj. La kurso estas senpaga. Gxi enhavas multajn dialogojn kaj esprimojn de la chiutaga vivo. Ankau sondosierojn kun la prononco de Esperanto.
                    Bonvolu akcepti miajn korajn salutojn kaj bondezirojn.
                                                                                                           D-ro Marcelo Casartelli
Córdoba. Argentino.

"Jairo" <jairoad@ig.com.br>  
Jxajro el Brazilo
Sat, 02 Oct 2004 20:00:46 -0300
Estimataj gesamideanoj,

Mi gratulas vian ago de faro esperanta movado en via lando.

Mi vidis kaj akompanis vian suferon kaj kelkfoje mi sentas min malfelicxa por nenion povi fari. Sed estimataj s-no estu certa ke la bondeziron mian kaj mian popolon cxiam akompanos vian popolon.
Estu vi en paco, paco cxiam kaj mi petas ke Eternulo versxu pacon kaj amon sur cxiu via lando kaj popolo

Jxajro

"RoSar" <rosar@fibertel.com.ar>  
Salutojn el BUENOS AIRES - ARGENTINO
Sat, 2 Oct 2004 13:48:50 -0300
Nome de esperantistoj de
AEL Argentina Esperanto Ligo,
ni salutas vin je la naskigho de AaadEm
kaj deziras plenan sukceson al via agado.
Mi gratulas vin pro via bela retpagho:
http://www2u.biglobe.ne.jp/~fukuto/aaadem/aaadem.htm
Elorajn salutojn:
Ingh. Alcides Wentinck, AEL-prezid.
Prof. R. Sartor -sekretario.
http://www.esperanto.org.ar
PS
Mi invitas vin legi chiutage nian:
http://gxangalo.com
kaj eniri babilejon...
same rekomendu al  hispanparolantoj:
http://gxangalo.com/hispana
kaj niaj du retkursoj:
http://www.geocities.com/sue_hess
http://www.institutoesperanto.com.ar

"Thumerelle" <thumerelle.jc@yucom.be>   
salutojn el Belgio
Sat, 2 Oct 2004 17:57:13 +0200 (Paris, Madrid
Karaj afganaj amikoj,
   Mi hodiaux  ekscias pri la  kreado de esperantista asocio en Afganio .
  Kun granda plezuro mi konstatas ke la internacia lingvo estos uzata en via lando .Mi esperas ke dank' al tio vi havos multe da kontaktoj en la tuta mondo kaj vi povos ankaux vojagxi al multaj landoj.
 Mi estos tre kontenta korespondi kun vi , per la reto aux per la posxto. Mi estas instruisto pri la franca lingvo
 Mi neniam estis en via lando sed mi jam vizitis( kun la helpo de esperantistaj amikoj) najbarajn landojn: Tadjxikio kaj Uzbekio.
    Mi deziras al vi multe da sukceso en viaj entreprenoj kaj esperas baldaEricevi respondon el vi
                 Korajn salutojn.
         Jean-claude Thumerelle
        rue Pierre De Simpel,10
        7784 WARNETON      BELGIO

"Tim Morley" <t_morley@argonet.co.uk>  
Bonan kuragxon al vi!
Fri, 01 Oct 2004 20:09:42 +0100
Saluton el Anglio!
Mi jxus legis pri la nova Esperanto-Asocio en Afganio, kaj mi volas skribi por bonvoli al vi cxiuj la plej bonan kuragxon kun via projekto. Vi estas Amika Asocio, kaj vi havas amikon cxi tie.

Se mi iel povos helpi al vi kun via agado, ne hezitu demandi. Mi ne povas promesi -- mi ne havas multe da libera tempo -- sed se mi povas helpi, mi ja volas tion fari. Kaj se iam uzus interretan babililon (ekz. Skype aux PalTalk) mi estus tre interesata auxdi pri viaj vivoj en Afganio. (Cxe Skype mi nomigxas womble_timsk kaj cxe PalTalk timsk).

Amike,

Tim Morley
Individua membro de UEA
Kembrigxo, Anglio

"esperanto 10" <esperanto10@free.fr>  
Saluto de francio
Fri, 1 Oct 2004 18:57:27 +0200
ESPERANTO ESTAS LA LINGVO DE LA PACO KAJ AMIKECO
NI KORE SALUTAS NIAJN AFGANAJN AMIKOJN
NI SINCERE DEZIRAS KE LA PACO KAJ LA PROSPERO
DAUXRE KRESKOS EN AFGANIO .
VIAJ SAMIDEANOJ DE ESPERANTO 10 ( FRANCIO )

PJSpickler@aol.com  
bonvenon!
Thu, 30 Sep 2004 19:18:41 EDT
Karaj amikoj, Mi tre gxojas lerni, ke vi formis novan esperantan grupon en Afganistano. Mi esperas ke via grupo grandigxos, kaj ke vi cxiujn gxuas vian membrecon en la aro de esperantistoj cxirkaux la mondo. Kun bondeziroj, Julie Spickler

"johano.grimo" <johano.grimo@wanadoo.fr>  
Gratuloj
Thu, 30 Sep 2004 17:51:26 +0200
Mi tre ^gojas, ke vi kreis esperantan grupon en Kabul kaj mi dezirus korespondi kun samideano aEsamideanino ^car Francie mi ne estas certa, ke ni estas bone informitaj pri via lando ^car niaj amasinformiloj grandparte dependas de ri^culoj, kiuj ne ^cefe celas honeste informi nin.
Mi bondeziras al vi grandan sukceson.
Koramike.
Johano

osioka@mail.goo.ne.jp  
saluton
30 Sep 2004 21:00:47 +0900
Karaj afganaj samideanoj,
Salutas vin el Hirosima, Japanio.

OSIOKA Moritaka por Hirosima Esperanto-Centro

"ILEANA SCHRØDER" <imas@get2net.dk>  
gratulojn
Thu, 30 Sep 2004 13:34:10 +0200
Korajn gratulojn de la dana movado pere de
Ileana Schrøder, prezidanrto de Dana Esperanto-Asocio

"Pol Denis" <pol.denis@wanadoo.Fr>  
info
Thu, 30 Sep 2004 10:44:03 +0200
Saluton!
 Jen bona informo, kiu atingas nin hodiau matene ! Gratulon pro viaj intencoj progresigi la internacian lingvon en via lando!
Ni certas, ke vi renkontos sukceson! Memevidente, multaj esperantofonoj pretas helpi vin...  
Plej amiksamcelane
Pol DENIS    UEA-delegito      FR-55000  BAR-le-DUC

"Grazina Opulskiene" <grazopul@yahoo.com>  
Bonan dauxrigon
Thu, 30 Sep 2004 01:30:56 -0700 (PDT)
Karaj samideanoj, estis agrable ekscii pri la fondigxo de via Afgana Amika Asocio de Esperanto-Movado!
Bonan kuragxon kaj bonan agadon al vi cxiuj.
Mi imagas, ke al Afganio, kiu tiel multe suferas dum la jardekoj Esperanto vere alportos pli da espero, pli da vivgxojo.

Korajn salutojn de Litovio, kie malgrau distanco ni sentas Afganion proksima al ni pro historiaj kialoj kaj kie ni ne estas indeferentaj al via lando kaj via vivo.

Amike kaj samideane Grazina Opulskiene (Litovio)


"espergala" <espergala@wanadoo.fr>  
GRATULOJN !
Thu, 30 Sep 2004 10:16:13 +0200
Estimataj gesamideanoj
Mi gratulas vin, pri la kreado de esperantista asocio !
Mi bondeziras "grandan sukceson" en viaj agadoj, por kontribui al pli paca, pli tolerema mondo
kore
Emilo Mas,
el Francio

"Amikeca Reto" <a.reto@creaweb.fr>  
gratulojn
Thu, 30 Sep 2004 09:51:17 +0200
karaj samideanoj
mi dezirus gratuli vin por la kreado d e via asocio.
Mi povas ekspedi senpage al vi kvanton de nia gvidlibro.
Mi simple bezonas nur UNU po^stan adreson SEKURAN al kiu mi povus ekspedi paka^jon.
sukceson en viaj klopodoj
Plej amike de Gerardo Rollin
kaj de AMIKECA RETO
88, str. Viktor Hugo
37 400 AMBOISE
a.reto@creaweb.fr
http://www.creaweb.fr/a.reto

"Henri Masson" <espero.hm@club-internet.fr> 
Gratulojn !
Thu, 30 Sep 2004 07:50:46 +0200
Estimata Samideano,
Via iniciato ghojigas min !
Mi deziras sukcesojn al vi kaj al chiuj vian kunlaborantoj en tiu grandioza afero : havigi komunan lingvon al la tuta mondo kaj malfermi la vojon al paco kaj konstrua, paca estonteco.
Plej kore.
Henri Masson
Kunautoro de "L'homme qui a  defie Babel" aperinta en dua eldono
che L'Harmatan, Parizo en 2001 samtempe kun ghia Esperanto-traduko "La homo kiu defiis Babelon", t.e. biografio de d-ro Zamenhof.
http://www.esperanto-sat.info

"Ruben Feldman-Gonzalez" <rufegon2002@yahoo.com>  
En Kabulo, finfine!
Karaj geamikoj de Kabul:
Bonvenaj vi estu al la Esperanto Movado kaj al la amikaro kiu kontaktighas per chi tiu lingvo, kiu devus esti la dua lingvo de chiu homo surtere por malpermesi imperiismon lingvan.

Ruben Feldman-Gonzalez Prezidanto AIS-RSM-Meksiko _
________ Luis Cordova
Prof. de E-o en la UNAM-Meksikurbo P
rof. de Psikologio en AIS-RSM-Meksiko
luiscordova@correo.unam.mx

"Renato Corsetti" <renato.corsetti@esperanto.org>  
En Kabulo, finfine!
Wed, 29 Sep 2004 22:24:01 +0200
Multajn gratulojn al niaj amikoj en Kabulo!
Bonvolu konsideri, ke por kontakti ilin, vi ne devas respondi al c'i tiu listo,
sed skribi al <aaadem_kabul@yahoo.com>.
Mi kopias tion, kio estas en iliaj ret-pag'oj (en kiuj estas ankau' tre belaj fotoj pri la kunvenoj kaj de la membroj).
Amike Renato

AAAdEM Afgana Amika Asocio de Esperanto-Movado En la 23-a de septembro nova esperanto organizo naskigxis en Afganio.
1. Nomo AAAdEM : Afgana Amika Asocio de Esperanto-Movado
2. Estraro
provizora prezidanto : s-ro Kampo ( gxis la unua Afgana esperanto- renkontigxo )
Afgana repzentanto : S-ro Mugxtaba Mousavi ( fakultato:agrikulturo )
vic-reprezentanto: S-ro Seid Ahmad Shakib Mousavi ( fakultato:belartoj )
vic-reprezentanto: S-ro Mohamad Mahdi Zafari ( fakultato:belartoj )
3.Celo Amikeco per Esperanto
4.Loko Kabul universitato
5.Esperanto kurso "Esplernado" per komputilo KD-ROM konversacio " Cxu vi parolas esperante ? " KD-ROM 6.Aliaj aferoj konkreta celo : Partopreno de Universala Kongreso en Jokohama Japanio 2007
Fratorganizo : JAAdEM ( japana amika asocio de esperanto magio ktp )

* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *
En la 23-a de septembro 2004 la esperanto-kunveno okagxis en la auxditorio de la universitato de Kabul. Prezidanto s-ro POPAL Akbar Mohmad kaj Dekano de belartoj-fakultato kaj du cent gestudentoj kunvenis.
En tiu cxi kunveno jenaj mesagxoj estis deklaritaj per Esperanto kaj per la lingvo daria.
++++++++
Esperanto estas internacia komuna lingvo.
Pli ol ok dek landanoj parolas Esperanton. Esperanto estas facxila kaj regula lingvo.
Esperanto estas por amikeco kaj paco.
Multaj esperantorganizoj estas en la mondo.
Hodiaux en tiu cxi universitato de Kabul naskigxis Afgana Amika Asocio de Esperanto-Movado. ( AAAdEM )
S-ro Mugxtaba Musavi, s-ro Ahmad Shakib, s-ro Mohamad Mahdi Zafari estas cxef-membroj de tiu cxi asocio. Bonvolu membrigxi en tiu cxi organizo kaj lerni esperanton.
Universitato de Kabul Afgana Amika Asocio de Esperanto-Movado E-posxto
: aaadem_kabul@yahoo.com

----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@virgilio.it>


"Jawaid Eahsan" <saluton123@hotmail.com>  
Afgana esperantorganizo estis fondita.
Wed, 29 Sep 2004 17:54:40 +0000
Karaj afganaj samideanoj!
Salutojn el Pakistano! (Greetings from Pakistan) !
Jawaid Eahsan gxen. sekretario Pakistana Esperanto-Asocio(PakEsA)
saluton123@esperantoLand.org


"vera" <verapm@mail.kz>  
Re: [azia-kunlaboro] Afgana esperantorganizo estis fondita.
Wed, 29 Sep 2004 18:17:42 +0600
Karaj afganaj samideanoj! Kazakstanaj esperantistoj gxojas saluti vin!
Bondezirojn kaj sukcesojn al vi!
Amike,

Vera Dear friends! S
alute from Kazakhstan!
Good luck for you!


"Jay Kamchi" <jay_kamchi@yahoo.com> 
Saluton!
Tue, 28 Sep 2004 23:36:04 -0700
Karaj amikoj, Saluton el San Francisco, Kalifornio!
Bonvenon al Esperantujo.
Multajn gratulon mi donas al vi pri la kreo de via nova grupo.
Kaj me auxdis pri vi de la mesagxo suba el S-ro Jawaid Eahsan.
Kiam mi estis studento universitata, mi ankaux helpis krei novan Esperantan asocion cxe mia lernejo.
Kelkaj jaroj poste mi vizitis la Universalan Kongreson cxe Barcelona, Hispanujo (1993).

Estis bona sxanco rekontigxi homojn de multaj landoj kaj interesoj.
Mi pensas ke via konkreta celo estos bona sxanco por vi ankaux.
Mi bonkore deziras tre bonan futuron por vi kaj via asocio.
Jxei KAMCXI (Jay KAMCHI, angle)





* Al la c^efpag^o